Albert Stalin Garrido
Devenlando: Filipinoj
Loĝlando: Hispanujo
✔ Pintulo ekde 2026
- 🎓 KER-C2 (kompleta), 2022
Sabadell. Novembro 2022.
Universitata laboristo. Albert estas filipinano loĝanta en Hispanio. Prezidanto de Filipina Esperanto-Junularo (2016-2024) kaj TEJO (2022-2023). Eventorganizanto, instruisto kaj trejnisto. Li zorgas ĉefe pri enmigrintaj kaj junularaj rajtoj, kaj enmovade, pri la tutmondigo (maleŭropcentrigo) de la Esperanto-movado.
Denaskaj lingvoj
anglatagaloga
Aliaj lingvoj
Esperantohispanajapanakatalunakorea
✉ Kontaktoj kaj ligiloj
✍ Miaj verkoj, kreaĵoj
🌱 Miaj unuaj paŝoj en Esperanto
Lernu.net en ĝia malnova versio, plena de aktivaĵoj kaj materialoj; la Centra Oficejo de UEA, tiam gvidita de Osmo Buller, kiu sendis al niajn unuajn librojn kaj Esperanto-flagon; TEJO, en kiu mi trovis mian aktivan rolon en Esperantujo; kaj, kompreneble, al ĉiuj filipinaj esperantistoj de tiam kaj nun.
Unuavice Osmo Buller. Prezidantoj de TEJO en miaj unuaj jaroj: Łukasz Żebrowski, Michael Boris Mandirola. Movadanoj, kaj vivantaj kaj forpasintaj: Katalin Kováts, So Jin-su, Tahira Masako, Hori Yasuo, Renato Corsetti (1941-2025), Probal Dasgupta (1953-2026). Mia unua eksterlanda vizito (Japanio, 2016), kiu malfermis min al Esperantujo.
📖 El la Esperanto-kulturo mi rekomendas…
-
Vivo de Zamenhof
Edmond Privat
(1920)Ĝi estis unu el la unuaj libroj senditaj al mi, kaj legante ĉi tiun libron mi komencis vere kompreni ne nur la vivon de Zamenhof, sed ankaŭ la kialojn, per kiuj li iniciatis Esperanton. Ĉi tiu specifa eldono (UEA, 2007) estas sufiĉe malgranda kaj malpeza, do ĝi estas facile portebla.
-
Faktoj kaj fantazioj
Marjorie Boulton
(1984)Plena de interesaj rakontoj pri diversaj temoj.
-
Poŝamiko
Beatrice Allée & Katalin Kováts
(2006)Ne povas manki ĉi tiu klasika libreto por lernantoj. Mi ofte donacas ĝin libere aŭ kiel premion al partoprenantoj dum filipinaj renkontiĝoj.
-
Utila Estas Aliĝo Tra la unua jarcento de UEA
Ulrich Lins
(2008)Alia bona libro por tiuj kiuj scivolemas, kiel funkciis/as Universala Esperanto-Asocio.
Mi partoprenis Universalajn Kongresojn
- 2017Seulo
- 2020Virtuala kongreso
- 2021Virtuala kongreso
- 2023Torino
- 2026Graz
💼 Privata, profesia vivo
Bakalaŭro pri geografio: University of the Philippines Diliman, Filipinoj (2019).
Kapabligo kaj Akreditiĝo kiel TEJO-Trejnisto: Moissac, Francio (2022).
Atestilo pri instruado de la angla lingvo kiel fremda lingvo en hispanaj lernejoj: Universidad Autónoma de Madrid (UAM), Hispanio (2024).
Fotado, aŭskultado de podkastoj kaj diversaj muzikaĵoj, kaj spektado de dokumentarioj, serioj kaj filmoj. Vojaĝado tra Hispanio kaj Eŭropo, vizitado al muzeoj kaj historiaj lokoj, kaj kolektado de poŝtkartoj kaj mapoj. Legado de Vikipedio kaj novaĵretejoj. Organizado de renkontiĝoj kaj kursoj. Lingvolernado: hispana, kataluna, korea.
👥 Movadaj agadoj
- 2013: Kunfondinto de Filipina Esperanto-Junularo (FEJ)
- 2013–nun: Instruisto de Filipina Esperanto-Junularo (FEJ)
- 2024–2025: Kunorganizanto, 81a Internacia Junulara Kongreso (Indonezio, 2025)
- 2024–nun: Kunorganizanto, Filipina Junulara Renkontiĝo (FAJRO)
- 2025–2026: Kunorganizanto, 82a Internacia Junulara Kongreso (Katalunio, 2026)
🎓 Postenoj
- 2014–nun: Komitatano, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
- 2016–2024: Prezidanto, Filipina Esperanto-Junularo (FEJ)
- 2020–2022: Estrarano, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
- 2020–2021: Redaktoro, "Esperanto en Azio kaj Oceanio"
- 2022–2023: Prezidanto, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
- 2022–2023: Ĉeforganizanto, 79-a Internacia Junulara Kongreso (Italio, 2023)
- 2023–nun: Komitatano A por TEJO, Universala Esperanto-Asocio (UEA)
- 2024–nun: Ĝenerala Sekretario, Filipina Esperanto-Junularo (FEJ)
- 2025–2026: Plentempa Kongresa Oficisto, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
📣 Reklamoj
-
"Tara, Mag-Esperanto Tayo!" Reta Enkonduka Kurso por filipinanoj
Organizita de Filipina Esperanto-Junularo (FEJ), reta enkonduka kurso por filipinanoj. Okazas nun tra novembro: kvar klasoj semajnfinaj en sabatoj aŭ dimanĉoj. Okazos denove ekde frue 2027. Rekomendinda al filipinanoj. -
3a Filipina Junulara Renkontiĝo (FAJRO)
Unutaga evento kaj la plej granda renkontiĝo de filipinaj esperantistoj. Okazos sabaton, la 5-an de decembro 2026 en Manilo. Malfermita al ĉiuj.