Galerio de Pintuloj de Esperanto

ⓘ Tuŝu aŭ klaku sur karto por turni ĝin kaj vidi pliajn informojn.

Portreto de Luis Obando

Luis Obando

Kanado

devena el Kolombio

✔ Pintulo ekde 2026

Luis Obando

  • ✔ Pintulo ekde 2026
  • 🎓 KER-C2 (kompleta), 2025

Denaska lingvo:

hispana

Aliaj lingvoj:

anglaEsperantoitalaportugalarusatokipono

Financisto. Plenplena je pasio pri lingvoj, scienco, literaturo, paco, filozofio kaj homaj rilatoj.

Malfermu profilon →
Portreto de Miko Sloper

Miko Sloper

Tajlando

devena el Usono

✔ Pintulo ekde 2026

Miko Sloper

  • ✔ Pintulo ekde 2026
  • 🎓 KER-C2 (parola), 2024

Denaska lingvo:

angla

Alia lingvo:

germana

emerita instruisto. mi tre forte interesiĝas pri la Paca Movado. mi konsideras Esperanton grave taŭga ilo por la evoluo de sen-nacieco, la vojo al paco.

Malfermu profilon →
Portreto de Tim Owen

Tim Owen

Britujo

✔ Pintulo ekde 2026

Tim Owen

  • ✔ Pintulo ekde 2026
  • 🎓 KER-C2 (kompleta), 2022

Denaska lingvo:

angla

Aliaj lingvoj:

Esperantofrancaitala

Profesia esperantisto. Bonŝanculo, ĉar mi perlaboras la vivon per Esperanto, kiel Ĝenerala Direktoro de Esperanto-Asocio de Britio.

Malfermu profilon →
Portreto de Miroslav MALOVEC

Miroslav MALOVEC

Ĉeĥujo

✔ Pintulo ekde 2026

Miroslav MALOVEC

  • ✔ Pintulo ekde 2026
  • 🎓 KER-C2 (skriba), 2023

Denaska lingvo:

ĉeĥa

emerita, sed ĉiam laboranta vendisto de elektronikaj elementoj, ĝis 1993 kontrolisto de teknikaj desegnoj laŭ normoj. Mi estas redaktoro de Starto ekde 1991, mi preparis gramatikon, grandajn vortarojn E-Ĉ, fondis ĉeĥan Vikipedion, esperantigis operon Sternenhoch , enĉeĥigis etvortaron de I. Koutny pri Homa Vivo. Komitatano de Ĉeĥa E-Asocio, zorgas pri Memoro de enlanda movado kaj ciferecigado.

Malfermu profilon →
Portreto de Magdaléna FEIFIČOVÁ

Magdaléna FEIFIČOVÁ

Slovakujo

✔ Pintulo ekde 2026

Magdaléna FEIFIČOVÁ

  • ✔ Pintulo ekde 2026
  • 🎓 KER-C2 (skriba), 2022

Denaska lingvo:

slovaka

Aliaj lingvoj:

anglaĉeĥaEsperantogermanarusa

Mi laboris kiel esploristino kaj redaktorino en la Esplorinstituto pri Transporto. Mi naskiĝis en suda Slovakio en la vilaĝo Palárikovo al la patro Jozef kaj la patrino Magdaléna. Post la studoj mi eklaboris en Žilina kaj transloĝiĝis tien. Mi esperantumas ekde la jaro 1987. Mi ne havis gefratojn, estas sola, seninfana. Nun mi jam estas aĝpensiulino kaj plu ĝuas la vivon.

Malfermu profilon →
Portreto de Katalin Nur ekzemplo!

Katalin Nur ekzemplo!

Nederlando

devena el Hungarujo

✔ Pintulo ekde 2026

Katalin Nur ekzemplo!

  • ✔ Pintulo ekde 2026
  • 🎓 C2-teamano ekde 2021

Denaska lingvo:

hungara

Aliaj lingvoj:

anglaEsperantofrancaitalanederlandapolarusa

Pedagogo, lingvisto, redaktoro de edukado.net. Instruas Esperanton ekde la 1980-aj jaroj kaj respondecas pri la KER-ekzamenoj ĉe edukado.net. Esperantisto de la Jaro 2010, ano de la Akademio de Esperanto 2007–2022.

Malfermu profilon →
Portreto de Leandro Tomé Abrahão

Leandro Tomé Abrahão

Brazilo

✔ Pintulo ekde 2026

Leandro Tomé Abrahão

  • ✔ Pintulo ekde 2026
  • 🎓 KER-C2 (parola), 2022

Denaska lingvo:

portugala

Aliaj lingvoj:

anglaEsperantohispana

Bankoficisto. Brazilano, patro de tri denaskuloj, edzo. Librovorulo, plentempa esperanto, revanto pri la tago kiam emeritiĝo fariĝos realaĵo. Ofte mi diras "fuŝulo!", sed ne dum prelegado. Kolektanto de librocitaĵoj kaj de ideoj por verkotaj artikoloj (kompatinda mi!).

Malfermu profilon →
Portreto de Maurizio Giacometto

Maurizio Giacometto

Britujo

devena el Italujo

✔ Pintulo ekde 2026

Maurizio Giacometto

  • ✔ Pintulo ekde 2026
  • 🎓 KER-C2 (kompleta), 2022

Denaska lingvo:

itala

Aliaj lingvoj:

anglaEsperantofrancahispana

Redaktoro kaj eldonisto. Malkabeinta esperantisto, “Rico” estas revema verkemulo, senbrida legemulo kaj senhonta kvizemulo. Demisiinte de sia laboro kiel taksiisto de la gefiloj, li nun havas multe pli da tempo por Esperantumado. Li loĝas apud Londono, Britujo. Instruas, legas, lernas, verketas, voĉlegas.

Malfermu profilon →
Portreto de Albert Stalin Garrido

Albert Stalin Garrido

Hispanujo

devena el Filipinoj

✔ Pintulo ekde 2026

Albert Stalin Garrido

  • ✔ Pintulo ekde 2026
  • 🎓 KER-C2 (kompleta), 2022

Denaskaj lingvoj:

anglatagaloga

Aliaj lingvoj:

Esperantohispanajapanakatalunakorea

Universitata laboristo. Albert estas filipinano loĝanta en Hispanio. Prezidanto de Filipina Esperanto-Junularo (2016-2024) kaj TEJO (2022-2023). Eventorganizanto, instruisto kaj trejnisto. Li zorgas ĉefe pri enmigrintaj kaj junularaj rajtoj, kaj enmovade, pri la tutmondigo (maleŭropcentrigo) de la Esperanto-movado.

Malfermu profilon →
Portreto de Fernando  Maia Jr.

Fernando Maia Jr.

Brazilo

✔ Pintulo ekde 2026

Fernando Maia Jr.

  • ✔ Pintulo ekde 2026
  • 🎓 KER-C2 (kompleta), 2023

Denaska lingvo:

portugala

Aliaj lingvoj:

anglaEsperantofrancahispanaitala

Geologo. Brazila geologo kaj prezidanto de UEA (2025-2028). Kun pasio pri lingvoj, kulturoj, scienco, literaturo kaj la renkontiĝo de diversaj mondrigardoj. Mi kredas je Esperanto kiel vojo al lingva justeco, mondcivitaneco kaj homa emancipiĝo kaj je la povo de edukado kaj kunlaboro transformi la mondon.

Malfermu profilon →
Portreto de Matthew Smith

Matthew Smith

Aŭstralio

✔ Pintulo ekde 2026

Matthew Smith

  • ✔ Pintulo ekde 2026
  • 🎓 KER-C2 (kompleta), 2025

Denaska lingvo:

angla

Aliaj lingvoj:

arabaEsperantofrancagermanagrekahebreairlandalatina

Docento kaj Profesoro de komputiko, teologio, kaj lingvistiko. Hodiaŭ mi instruas ĉe kelkaj universitatoj, uzante mian sperton kiel informadikisto kaj komputikisto. Mi instruas ankaŭ teologion kaj laboras en kelkaj tradukteamoj, tradukante el Latino, la hebrea, la antikva greka, la araba en precipe la anglan sed ankaŭ en ses aliajn modernajn lingvojn.

Malfermu profilon →
Portreto de James Rezende Piton

James Rezende Piton

Brazilo

✔ Pintulo ekde 2026

James Rezende Piton

  • ✔ Pintulo ekde 2026
  • 🎓 KER-C2 (kompleta), 2022

Denaska lingvo:

portugala

Aliaj lingvoj:

anglaEsperantofrancaitala

Komputilisto. Mi laboras kiel komputilisto ĉe la brazila nacia sinkrotrona laboratorio. Mi estas patro de du junaj denaskaj Esperanto-parolantoj (23- kaj 21-jaraĝaj en 2026), kun kiuj Esperanto estas seninterrompe la ekskluzive uzata lingvo.

Malfermu profilon →
Portreto de Ferriol Macip Bonet

Ferriol Macip Bonet

Andoro

✔ Pintulo ekde 2026

Ferriol Macip Bonet

  • ✔ Pintulo ekde 2026
  • 🎓 KER-C2 (kompleta), 2025

Denaska lingvo:

kataluna

Aliaj lingvoj:

anglaEsperantoeŭskahispanaitalaportugala

Mi estas tradukisto kaj ĵurnalisto, kaj mia ĉefa agadkampo estas la okcitana lingvo. Mi laboras ĉe la Kataluna Registaro por la disvastigo de la okcitana ĉar ĝi fariĝis lingvo oficiala. Aldone, mi verkas por la reta gazeto Jornalet kaj instruas la okcitanan en universitato. Profesia fakulo pri la okcitana, grafikisto de Monato, ĵurnalisto, improvizkantisto, violonisto en Kaj Tiel Plu. Parolas Esperanton, katalunan, okcitanan, eŭskan, galegan, anglan, hispanan, francan.

Malfermu profilon →
Portreto de Judith Meyer

Judith Meyer

Germanujo

✔ Pintulo ekde 2026

Judith Meyer

  • ✔ Pintulo ekde 2026
  • 🎓 KER-C2 (kompleta), 2022

Denaska lingvo:

germana

Aliaj lingvoj:

anglaĉinaEsperantofrancagrekahispanaitalakroatalatinanederlandasvahila

Komputila lingvisto kaj evoluiganto de lingvokursoj. Poliglotino el Berlino, fondinto de la Polyglot Gathering kaj kunaŭtoro de „Complete Esperanto” (Teach Yourself, 2018).

Malfermu profilon →