Galerio de Pintuloj de Esperanto
Portreto de Fernando  Maia Jr.

Fernando Maia Jr.

Lando: Brazilo

✔ Pintulo ekde 2026

  • 🎓 KER-C2 (kompleta), 2023

Torino, dum la UK

Geologo. Brazila geologo kaj prezidanto de UEA (2025-2028). Kun pasio pri lingvoj, kulturoj, scienco, literaturo kaj la renkontiĝo de diversaj mondrigardoj. Mi kredas je Esperanto kiel vojo al lingva justeco, mondcivitaneco kaj homa emancipiĝo kaj je la povo de edukado kaj kunlaboro transformi la mondon.

Denaska lingvo

portugala

Aliaj lingvoj

anglaEsperantofrancahispanaitala

✉ Kontaktoj kaj ligiloj

✍ Miaj verkoj, kreaĵoj

🌱 Miaj unuaj paŝoj en Esperanto

Mi eklernis Esperanton en:2006
Kun:Universitato de Braziljo
Per:"Esperanto sem mestre", de F. V. Lorenz
❤ Mi plej dankas al…

mia onklino kaj patrino, kiuj en 1996 klarigis al mi, kio estas Esperanto, okaze de vizito al Altoparaizo, urbo, kie troviĝas Bona Espero.

★ Pleje min influis…

Bona Espero, Vikipedio kaj Prof. Roberto Ribeiro (patro de Ana Ribeiro), kiu pacience kaj sindediĉe korektis miajn tradukojn de artikoloj al la Esperanta Vikipedio, per kio mi povis lerni pri la reala uzado de Esperanto.

📖 El la Esperanto-kulturo mi rekomendas…

  • Fadenoj de l' amo
    Gerrit Berveling
    (1998)

    Facile legebla kaj imprese originala vojaĝromaneto de nederlandaj junuloj el la 1970-aj. Berveling, ne nur erudiciulo kaj klasiskisto, sed ankaŭ pastro, verkis erotike psikologian rakonton, en kiu la roluloj home intime sinmontras al legantoj per tre interesaj rakontaj iloj kaj solvoj. Tre leginda!

  • El mia buduaro
    Eli Urbanová
    (2001)

    Facile legebla, sed potence intima poezio de kuraĝa virino el epoko, kiam ne facilis tiel kuraĝi. Ĉio de la aŭtorino legindas.

  • La tundro ĝemas
    Vasilij Eroŝenko
    (1980)

    Imprese simpla, sed perfekta priskribo el la vivo de la ĉukĉoj, popolo el norda Siberio, vojaĝo al loko kaj tempo, kiun eblas fari nur per la plumo de verkisto tia, kia Eroŝenko, blindulo pli klarvida ol multaj vidantoj el ĉiuj epokoj.

Mi partoprenis Universalajn Kongresojn

  • 2012Hanojo
  • 2015Lillo
  • 2019Lahtio
  • 2020Virtuala kongreso
  • 2021Virtuala kongreso
  • 2022Montrealo
  • 2023Torino
  • 2024Aruŝo
  • 2025Brno
  • 2026Graz

💼 Privata, profesia vivo

Studoj:

Bakalaŭriĝo pri Geologio ĉe la Universitato de Braziljo - UnB (2005)
Postdiplomiĝo pri Basenanalizo ĉe la Universitato de la Subŝtato Riodeĵanejro - UERJ (2007)
Kapabliĝo pri Petrofiziko ĉe la Universitato Petrobras - UP (2009) kaj ĉe la Universitato de Teksaso en Aŭstino - UT (2010)
Kapabliĝo pri Manaĝerado ĉe Universitato Harvard (2021) tra la programo "Harvard ManageMentor"
Kapabliĝo pri Manaĝerado ĉe Fondaĵo Dom Cabral (2023) tra la programo "Faça Acontecer!" ("Faru okazi!")
Postdiplomiĝo pri Homaj Rajtoj, Socia Respondeco kaj Monda Civitaneco ĉe Pontifika Universitato Katolika de Suda Riogrando - PUCRS (2025)
Postdiplomiĝo "Repensi Brazilon: Socio, Politiko kaj Historio" ĉe la Lernejo de Sociologio kaj Politiko de Sanpaŭlo - FESPSP (2026)
Postdiplomiĝo pri Kritika Teorio de la Socio ĉe la Universitato de Milano-Biccoca - UniMiB (2026)

Miaj hobioj:

Literaturo

👥 Movadaj agadoj

  • 2014: Organizanto de la 70-a Internacia Junulara Kongreso
  • 2014–2016: Membro de la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), reprezentanto de TEJO ĉe Internacia Kunordiga Renkontiĝo de Junularaj Organizoj (IKRJO)
  • 2015–2018: Membro de la Komisiono pri Financo de Universala Esperanto-Asocio (UEA)

🎓 Postenoj

  • 2009–2014: Kasisto de Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO)
  • 2014–2016: Prezidanto de Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO)
  • 2016–2022: Financa Direktoro de Brazila Esperanto-Ligo
  • 2018–2019: Estrarano pri Kulturo kaj Kongresoj de Universala Esperanto-Asocio (UEA)
  • 2019–2025: Vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA)
  • 2025–nun: Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA)

🏆 Agnoskoj / Distingoj

  • 2020: Esperantisto de la Jaro (La Ondo de Esperanto)

← Reen al la galerio