Ferriol Macip Bonet
Lando: Andoro
✔ Pintulo ekde 2026
- 🎓 KER-C2 (kompleta), 2025
Rete
Mi estas tradukisto kaj ĵurnalisto, kaj mia ĉefa agadkampo estas la okcitana lingvo. Mi laboras ĉe la Kataluna Registaro por la disvastigo de la okcitana ĉar ĝi fariĝis lingvo oficiala. Aldone, mi verkas por la reta gazeto Jornalet kaj instruas la okcitanan en universitato. Profesia fakulo pri la okcitana, grafikisto de Monato, ĵurnalisto, improvizkantisto, violonisto en Kaj Tiel Plu. Parolas Esperanton, katalunan, okcitanan, eŭskan, galegan, anglan, hispanan, francan.
Denaska lingvo
kataluna
Aliaj lingvoj
anglaEsperantoeŭskahispanaitalaportugala
✉ Kontaktoj kaj ligiloj
✍ Miaj verkoj, kreaĵoj
🌱 Miaj unuaj paŝoj en Esperanto
Rafael Ayala estis pedelo en mia mezlernejo, li parolis al mi pri Esperanto kaj multe helpis min eklerni la internacian lingvon
Miaj unuaj esperantlingvaj amikoj ege influis kaj kulturigis min, ĉefe Hèctor Alòs
Mi partoprenis Universalajn Kongresojn
- 1998Montpeliero
💼 Privata, profesia vivo
Mi finis la mezlernejon en 1991 kaj tuj poste komencis labori. Tamen mi neniam ĉesis lerni: grandan parton de mia formiĝo mi akiris memstare, precipe pri lingvoj. Mi havas atestilojn de nivelo C1 en la kataluna kaj en la okcitana (poe en ĝenerala kaj arana varianoj), kaj de nivelo C2 en Esperanto. Krome mi studis la eŭskan en la Oficiala Lingvolernejo de Barcelono, kie mi atingis la nivelon B2. En Francio mi akiris ankaŭ la diplomon BAFA, kiu rajtigas min labori kiel animatoro en infanaj tendaroj. Nun mi mem instruas la okcitanan en universitato, kaj por mi tio estas alia maniero daŭre lerni.
Mia plaj ŝatata hobio estas muziko. Ekde 1998 mi ludas violonon en Kaj Tiel Plu, grupo kiu prezentas tradician katalunan, okcitanan kaj tutmondan en Esperanto. En la kataluna mi aktivas en la arto improvizi kantojn, tiel mi regule partoprenas en konkuradoj kaj studas similiajn tradiciojn de aliaj kulturoj.
👥 Movadaj agadoj
- 1986–nun: Kataluna Esperanto-Asocio