James Rezende Piton
Lando: Brazilo
✔ Pintulo ekde 2026
- 🎓 KER-C2 (kompleta), 2022
rete
Komputilisto. Mi laboras kiel komputilisto ĉe la brazila nacia sinkrotrona laboratorio. Mi estas patro de du junaj denaskaj Esperanto-parolantoj (23- kaj 21-jaraĝaj en 2026), kun kiuj Esperanto estas seninterrompe la ekskluzive uzata lingvo.
Denaska lingvo
portugala
Aliaj lingvoj
anglaEsperantofrancaitala
✉ Kontaktoj kaj ligiloj
🌱 Miaj unuaj paŝoj en Esperanto
Mia karmemora E-instruisto, D-ro David Bianchini (1955-2024), kiu instruis Esperanton al mi kiam mi estis 18-jaraĝa.
S-ino Izolina Mundim (n. 1924, en Goiânia-GO), amikino de la familio, kiu prezentis al mi Esperanton kiam mi estis nur 8-jaraĝa kaj tra sia cetera vivo instigis min eklerni ĝin.
📖 El la Esperanto-kulturo mi rekomendas…
-
Ĉiu Ĉiun
Teo Jung
(1979)Mi ŝatas la fruan historion de Esperanto kaj esperantistoj. Teo Jung estis sufiĉe aŭdaca krei internacian gazeton kaj vivigi ĝin tra jardekoj, spite al malfacilaj tempoj.
-
La Zamenhof-strato
Roman Dobrzyński
(2003)Mi partoprenis la portugaligon de ĉapitro el la libro kaj mi rekomendas la verkon de tiu granda esperantisto kaj ĵurnalisto, kara Roman Dobrzyński (forpasinta en 2025).
Mi partoprenis Universalajn Kongresojn
- 1995Tampereo
- 1998Montpeliero
- 2000Tel-Avivo
- 2002Fortalezo
- 2023Torino
💼 Privata, profesia vivo
Aplika kaj Komputa Matematiko (Unicamp, dipl. 1993)
Postdiplomiĝaj studoj pri Tradukado (okazanta)
Esperanto-Filatelo, kun kolekto partoprenanta en landaj kaj internaciaj filatelaj ekspozicioj.
Apartan atenton mi donas al leteroj en Esperanto, kiuj trairis poŝtan cenzuron. En mia kolekto estas tiaj kovertoj inter 1915 kaj 1982.
🎓 Postenoj
- 1995–1997: Estrarano de TEJO (Informado, Latinameriko)
- 2000–2010: Komitatano A de Brazilo ĉe UEA
- 2003–2013: Ĉefdelegito de UEA por Brazilo
🏆 Agnoskoj / Distingoj
- 2026: Plej bona temfilatela kolekto en la Brazila Filatel-Ekspozicio 2026 (Brazila Filatel-Federacio (FEBRAF))
📣 Reklamoj
-
ELF-AREK
Retejo de Esperanto-Ligo Filatelista, kun belaj bildoj de esperantaĵoj -
La Rido kaj Vervo de Raymond Schwartz
Mia 20-jara retejo pri la plej granda humuristo de Esperantujo -
Brazila Muziko
Mi havas la plezuron esperantigi brazilajn kanzonojn, kiuj publikiĝas en mirinda altnivela retejo "Brazila Muziko" iniciatita de muzikisto Flavio Fonseca.