Galerio de Pintuloj de Esperanto
Portreto de Leandro Tomé Abrahão

Leandro Tomé Abrahão

Lando: Brazilo

✔ Pintulo ekde 2026

  • 🎓 KER-C2 (parola), 2022

Rete

Bankoficisto. Brazilano, patro de tri denaskuloj, edzo. Librovorulo, plentempa esperanto, revanto pri la tago kiam emeritiĝo fariĝos realaĵo. Ofte mi diras "fuŝulo!", sed ne dum prelegado. Kolektanto de librocitaĵoj kaj de ideoj por verkotaj artikoloj (kompatinda mi!).

Denaska lingvo

portugala

Aliaj lingvoj

anglaEsperantohispana

✉ Kontaktoj kaj ligiloj

✍ Miaj verkoj, kreaĵoj

  • Porinfana biografia verko, eldonita en 2026. Mi kontribuis per revizio, ilustrado kaj enpaĝigo.

🌱 Miaj unuaj paŝoj en Esperanto

Mi eklernis Esperanton en:2005
Kun:Mi ĉeestis duone unu lecionon, kiu sufiĉis por sorĉi min (sed tio ne estas ĉio). Tuj sekve mi lernadis plu memstare.
Per:Plej unue, mi uzis komputilan 12-lecionan kurson ellaboritan de brazila esperantisto Carlos Pereira. Poste, mi gajnis ekzempleron de "Saluton!", ĉarmega lernolibro de Audrey Childs-Mee. Multaj aliaj lernolibroj riĉigis unu post alia mian esperantistan vivon. Verŝajne fatala destino de novaj verduloj: memlernado.
❤ Mi plej dankas al…

Mia avo, de kiu mi aŭdis la unuajn esperantajn vortojn en mia infaneco; al prof. Przemysław Paweł Grzybowski (Pŝemo), kiu gvidis la solan, duontagan rektmetodan lecionon, kiun mi iam ĉeestis en la vivo; al s-ino Neusa Priscotin Mendes, aŭ MiMa (forpasinta), Ĉe-metoda instruisto, kiu regalis min per ekzemplero de "Saluton!", mia unua, plej ŝatata lernilo; ŝi malavare donacis al mi ankaŭ ekzempleron de PIV kaj estis ĉiam preta min lingve konsili. Finfine al d-ro Alexandre Fonseca de Melo, kiu al mi donacis librojn kaj iam membrigis min al UEA. Certe tre multaj aliaj personoj estas dankindaj.

★ Pleje min influis…

Zamenhof mem, tute certe, lingve kaj ideale. Duavice Claude Piron, pro ideoj kaj sinteno kiel esperantisto. Carlo Bourlet, kiel spita aktivulo, fonto de inspiro; Ismael Gomes Braga, nelacigebla movadano.

📖 El la Esperanto-kulturo mi rekomendas…

Mi partoprenis Universalajn Kongresojn

  • 2014Bonaero
  • 2020Virtuala kongreso
  • 2021Virtuala kongreso

💼 Privata, profesia vivo

Miaj hobioj:

Tradukado, amatora historia esplorado, verkado de artikoloj kaj eseoj.

🎓 Postenoj

  • 2021–nun: Prezidanto de Spiritisma Esperanto-Asocio
  • 2023–2025: Estrarano de Brazila Esperanto-Ligo

📣 Reklamoj

← Reen al la galerio