Magdaléna FEIFIČOVÁ
Lando: Slovakujo
✔ Pintulo ekde 2026
- 🎓 KER-C2 (skriba), 2022
KER C2 skriba, rete
Mi laboris kiel esploristino kaj redaktorino en la Esplorinstituto pri Transporto. Mi naskiĝis en suda Slovakio en la vilaĝo Palárikovo al la patro Jozef kaj la patrino Magdaléna. Post la studoj mi eklaboris en Žilina kaj transloĝiĝis tien. Mi esperantumas ekde la jaro 1987. Mi ne havis gefratojn, estas sola, seninfana. Nun mi jam estas aĝpensiulino kaj plu ĝuas la vivon.
Denaska lingvo
slovaka
Aliaj lingvoj
anglaĉeĥaEsperantogermanarusa
✍ Miaj verkoj, kreaĵoj
🌱 Miaj unuaj paŝoj en Esperanto
Vlado NĚMEC, kiu instigis min (kaj ne nur min) ankaŭ al la agadoj, kiujn mi de si mem neniam estus farinta. Ekz. jam en 1988 mi prezentis fakan prelegon dum KAEST en Strážnice.
germana esperantisto, fervojisto, Joachim GIESSNER, kiu subtenis min en mia agado ene de Slovakia Asocio de Fervojistoj-Esperantistoj SAFE. Mi kuraĝis organizi jam en 1991 la postkongreson post Olomouc, sekve du Internaciajn Fervojistajn Kongresojn kun postkongresoj kaj du Skisemajnojn.
📖 El la Esperanto-kulturo mi rekomendas…
-
Lokomotivo, rulu nun!
frisa kantgrupo KAJTOVerkojn de Kajt-anoj mi konas de komence pro mia nederlanda korespondamikino Rie van der KOOIJ-WAL, kiu sendadis al mi iliajn kasedojn/kompaktdiskojn. Ili ĉiam sukcesis krei bonegan etoson kaj kantigi la ĉeestantojn.
-
KER-ekzameno
JoMo (jOmO)Jean-Marc LECLERCQ estas simple aminda uragano. Kaj li kapablis krei kanton ankaŭ pri tiel serioza afero, kiel estas KER-ekzameno.
-
Avineto
Božena NĚMCOVÁTenera aŭtobiografia rakonto, en kiu la la plej ŝatata ĉeĥa aŭtorino de la 19-a jarcento parolas pri sia infanaĝo sub la eduko de la avino, saĝa vilaĝa virino. Ĉefverko de la ĉeĥa literaturo, esperantigita jam en 1914.
-
Kantoj de l´ popolo
ĥoro Cantica; muzikensemblo Kečka
(1993)Mi ŝategas popolajn kantoj kaj tial mi ĝojis, ke mi povis kunagi ĉe la eldono de tiuj niaj slovakaj.
Mi partoprenis Universalajn Kongresojn
- 1988Roterdamo
- 1996Prago
- 1998Montpeliero
- 1999Berlino
- 2005Vilno
- 2007Jokohamo
- 2016Nitro
- 2020Virtuala kongreso
- 2021Virtuala kongreso
- 2025Brno
💼 Privata, profesia vivo
Ekonomia Mezlernejo, Šurany. Ekonomia Altlernejo, Bratislava.
Esperanto-kursoj por komencantoj, progresintoj kaj konversacia, Žilina.
Esperanto-kurso konversacia, Poprad.
Fina nacinivela ekzameno pri Esperanto, Poprad.
ILEI-UEA meza ekzameno, Bratislava.
Someraj Esperanto-studadoj.
KER-ekzamenoj C1 kompleta, Piešťany; C2 skriba, rete.
Universitato Adam Mickiewicz, Poznań (Instruista trejnado). ILEI-UEA diplomo rajtiganta gvidi Esperanto-kursojn.
Universitato de Tria Aĝo, Žilina (Financa kleriĝo por vivo; Sana vivstilo de triaĝulo).
Jagelona Universitato, Kraków (Disvolvado de la skribo- kaj parolkapablo; Kurso por verkemuloj).
Kurso pri literaturo de Esperanto de Zlatoje Martinov, rete.
Esperanto kaj pere de ĝi: turismado (iam), vojaĝado kaj gastigado, partopreno de E-aranĝoj kaj kongresumado, redaktado de bultenoj kaj libroj kaj legado, verkado de prelegoj kaj prelegado en la Regiona Biblioteko en Žilina por nacilingva publiko, lernado de Esperanto kaj instruado de ĝi, kaj lastatempe katalogizado kaj ordigado de E-bultenoj kaj libroj en la Arkivo en Nová Dubnica somere kaj en Herzberg am Harz, die Esperanto-Stadt, vintre.
👥 Movadaj agadoj
- 1987–nun: anino de la Esperanto-Klubo en Žilina, posta Esperanto-Societo Nordokcidenta ESONO
- 1989–nun: prezidantino de la Fervojista Sekcio ĉe Slovakia Esperanto Asocio FS SEA, sekve de la Slovakia Asocio de Fervojistoj Esperantistoj SAFE
- 1998–2003: anstataŭantino de la ĉefdelegito de la Internacia Fervojista Esperanto Federacio IFEF
- 2002–2007: redaktantino de la bulteno Esperantisto Slovaka
- 2012–2015: vicsekretariino de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj ILEI
- 2023–nun: estraranino de la Slovakia Esperanta Federacio
🏆 Agnoskoj / Distingoj
- 1995: Diplomo por la 1-a loko en la Literatura Konkurso kategorio Originala prozo (Mezslovakia Esperanto-Ligo MEL)
- 2000: Diplomo por la tria loko en la Literatura Konkurso kategorio Traduko en Esperanton (Mezslovakia Esperanto-Ligo MEL)
- 2024: Ambasadoro de Teo, Amo kaj la Mondo (Internacia Bazo de Tea Kulturo)
- 2025: Honora diplomo por elstaraj kaj sindonaj meritoj subtene al IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio IFEF)
- 2026: Diplomo pri elstara agado (Slovakia Esperanta Federacio SKEF)