Matthew Smith
Lando: Aŭstralio
✔ Pintulo ekde 2026
- 🎓 KER-C2 (kompleta), 2025
KER-C2, 2025, rete
Docento kaj Profesoro de komputiko, teologio, kaj lingvistiko. Hodiaŭ mi instruas ĉe kelkaj universitatoj, uzante mian sperton kiel informadikisto kaj komputikisto. Mi instruas ankaŭ teologion kaj laboras en kelkaj tradukteamoj, tradukante el Latino, la hebrea, la antikva greka, la araba en precipe la anglan sed ankaŭ en ses aliajn modernajn lingvojn.
Denaska lingvo
angla
Aliaj lingvoj
arabaEsperantofrancagermanagrekahebreairlandalatina
✉ Kontaktoj kaj ligiloj
🌱 Miaj unuaj paŝoj en Esperanto
Mia unua skribamiko, Joan el norda Hispanujo, kiu konstante komunikas kun mi: unue per niaj malbone skribitaj leteroj aerpoŝtaj, kaj nun per aplikaĵoj. Lerni lingvon kaj amikiĝi samtempe estas bona metodo por scipovi lingvon.
S-ro Timmins kiu en 1974 jam estis naŭdekjarulo kaj kiu ĉiam insistis pri bela, gramatike ĝusta Esperanto. Li donis al mi solidan, daŭran fundamenton por nia lingvo.
📖 El la Esperanto-kulturo mi rekomendas…
-
Paŝoj al Plena Posedo
William Auld
(1967)Tre bona lernolibro por progresintoj. Sole en Esperanto. Vi lernos dum legado de rakontoj.
-
Saltego trans Jarmiloj
Jean Forge
(1924)Tiu romano estis originale verkita en Esperanto. Ĝi estas nekompleksa scienca-fikcia rakonto kiu vin interesos tiom ke vi ne konstatos ke vi lernas novajn vortojn legante la libron.
-
Muzaiko
Radia stacio kiu ofte dissendas belan muzikon kaj interesajn konversaciojn aŭ intervjuojn. Ĝi helpis lernantojn de Esperanto aŭdi diversajn akĉentojn kaj aŭskulti konversaciojn, en kiuj la interparolantoj parolas je vera konversacia rapideco.
💼 Privata, profesia vivo
Informadiko, komputiko, teologio, liturgio, lingvistiko, socio-lingvistiko, administrado, bizanca muziko
Ekskursi piedirante kun kompaso kaj mapo.
Piloti aviadilojn.
Legado de romanoj.
Dresi pudelojn.