Miko Sloper
Devenlando: Usono
Loĝlando: Tajlando
✔ Pintulo ekde 2026
- 🎓 KER-C2 (parola), 2024
emerita instruisto. mi tre forte interesiĝas pri la Paca Movado. mi konsideras Esperanton grave taŭga ilo por la evoluo de sen-nacieco, la vojo al paco.
Denaska lingvo
angla
Alia lingvo
germana
✉ Kontaktoj kaj ligiloj
✍ Miaj verkoj, kreaĵoj
🌱 Miaj unuaj paŝoj en Esperanto
la instruistoj kaj organizantoj de la san franciska ŝtata universitata kursaro ĉe kiu mi studis dufoje.
mi laboris por la esperanto movado dum ok jaroj kiel direktoro de la centra oficejo de ELNA (esperanto ligo de norda ameriko, kiu iĝis esperanto-USA) kie mi renkontis multe da samideanoj tra la tuta mondo.
📖 El la Esperanto-kulturo mi rekomendas…
-
Lingva Arto
Pluraj aŭtorojmultaj interesaj ideoj pri lingvo kaj arta esprimo
-
Paŝoj al Plena Posedo
William Auld
(1967)bona libro por post-komencantoj
-
la koro-sutro
lou harrisonla koro-sutro de lou harrison estas grandioza komponaĵo muzika bazita en gravega budhisma teksto. mi trifoje ĝuis la okazon prezenti tiun ĉi muzikon al la ne-esperanta publiko. mi agis kiel "spertulo" por perfektigi la prononcadon de la korusanoj. kia honoro!
Mi partoprenis Universalajn Kongresojn
- 1995Tampereo
- 1996Prago
- 1998Montpeliero
- 1999Berlino
- 2008Roterdamo
- 2020Virtuala kongreso
💼 Privata, profesia vivo
okcidenta filozofio ĉe st john's college santa fe NM 1975-1980; bakalaŭro 1980
orienta filozofio ĉe st john's 2001 & 2008; magistro 2008
mi ludas kelkajn muzik-instrumentojn kaj sole kaj grupe.
mi multe legas.
mi ĉiutage biciklas kaj naĝas.
mi meditas ĉiutage por sperti kaj dis-semi pacon.
👥 Movadaj agadoj
- 1994–2000: mi instruis esperanton ĉe la universitato de kalifornio en berklio
- 2001–2016: mi estris klubojn pri esperanto ĉe diversaj gimnazioj kaj mezlernejoj kie mi instruis matematikon.
- 2020–nun: mi laŭtlegas tekstojn por la reta projekto "UEA.facila" kiu prezentas novaĵojn kaj diversajn artikolojn al progresantoj.
🎓 Postenoj
- 1992–2000: direktoro de la centra oficejo de ELNA (poste Esperanto-USA)
- 2019–2021: mi instruis esperanton ĉe la lingva laboratorio en aŭrovilo en barato
- 2026: mi instruis esperanton ĉe la esperanto-domo en saporo japanio