Miroslav MALOVEC
Lando: Ĉeĥujo
✔ Pintulo ekde 2026
- 🎓 KER-C2 (skriba), 2023
emerita, sed ĉiam laboranta vendisto de elektronikaj elementoj, ĝis 1993 kontrolisto de teknikaj desegnoj laŭ normoj. Mi estas redaktoro de Starto ekde 1991, mi preparis gramatikon, grandajn vortarojn E-Ĉ, fondis ĉeĥan Vikipedion, esperantigis operon Sternenhoch , enĉeĥigis etvortaron de I. Koutny pri Homa Vivo. Komitatano de Ĉeĥa E-Asocio, zorgas pri Memoro de enlanda movado kaj ciferecigado.
Denaska lingvo
ĉeĥa
✉ Kontaktoj kaj ligiloj
✍ Miaj verkoj, kreaĵoj
🌱 Miaj unuaj paŝoj en Esperanto
Mi eklernis Esperanton en:1968
Kun:ekde 1970 mi vizitadis klubon en Brno
Per:per aĉeto de poŝvortaro de R. Hromada kun gramatiko de T. Pumpr
❤ Mi plej dankas al…
Petr Chrdle, eldonisto
★ Pleje min influis…
Josef Vondroušek, tradukanto kaj klubestro de Brno
📖 El la Esperanto-kulturo mi rekomendas…
-
Paŝoj al Plena Posedo
William Auld
(1967)Ĝi kreskigis mian vortprovizon, poste min helpis Pinokjo, Quo vadis, La faraono, plurfoje relegataj
Mi partoprenis Universalajn Kongresojn
- 1992Vieno
- 1996Prago
- 1999Berlino
- 2016Nitro
- 2023Torino
- 2024Aruŝo
- 2025Brno
- 2026Graz
💼 Privata, profesia vivo
Studoj:
Abituriento de elektroteknika mezlernejo
Miaj hobioj:
literaturo kaj pentroarto (pasive kiel leganto kaj spektanto), aktive Esperanto
🏆 Agnoskoj / Distingoj
- 2026: Honora Membro de UEA (UEA)